BSO/Research, 5- 8-1988
Klarigoj pri la komputile legebla versio de
PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO
CXi-kune aperas la kapvortoj de la artikoloj de PIV en versio, kiun oni iam
en Budapesxto tajpis sur trukartojn, kiu poste estis surbendigita kaj
transformita al hodiauxaj formatoj. La vortaro nun aperas en du formoj:
1. La originala enhavo de la trukartoj. Dum la transformo estis farita nur
unu sxangxo: La numeroj de la trukartoj estis forigitaj, kiuj origine
trovigxis en cxiu linio.
La originala versio havas la MALAVANTAGXON, ke gxi ne distingis
minusklojn de majuskloj. GXia AVANTAGXO estas tio, ke aperas ne nur la
cxefaj kapvortoj, sed ankaux la derivajxoj menciitaj en PIV kaj la
temkodoj, kiujn oni de vinjetoj transformis al literoj. CXi tiu versio
do permesas auxtomatan kompiladon de fakvortlistoj.
CXi tiu versio aperas en la dosieroj
a - z
2. Purigita versio, kiu montras nur la kapvortojn de la artikoloj, sen
derviajxoj kaj kunmetajxoj.
La MALAVANTAGXO evidente estas la manko de derivajxoj, la AVANTAGXO
estas la ordigiteco: Ja aperas majuskloj kaj minuskloj. La vortoj
aperas en apartaj dosieroj
a.min - z.min
por la vortoj kun minuskla komenclitero kaj
a.maj - z.maj
por la majusklaj. La majusklaj dosieroj do plejparte enhavas nomojn,
dum la minusklaj enhavas la gxenerallingvajn vortojn. Atentu, ke la
auxtoroj de PIV havas iom nefundamentan imagon pri tio, kion oni
skribu majuskle, tiel ke ekzemple popolnomoj aperas majuskle.
Kromaj dosieroj estas
eraroj en kiu Fred de Geus (Groningen, Nederlando) listigis la
erarojn, plejparte versxajne faritajn dum la tajpado de la
trukartoj, kiujn li trovis dum la transformado de la materialo.
vspecial en kiu aperas specialaj elementoj de la vortaro, plejparte
vorteroj sen morfema statuso.
La esperantajn supersignojn reprezentas postmetita x. La alfabetigo
okazis per normala (anglalingva) programaro, tiel ke ekzemple vortoj kun
cx- aperas en la dosiero de la c-vortoj.
Klaus Schubert